Pro Esperarto
Kial do?
Pro individueco,
pro komunumeco
kaj pro la naturmedio.
Tial societo Pro Esperarto (registrita asocio)
subtenas socian agadon kiu, konsiderante la komunan bonon de la homaro kaj daŭreman evoluon, celas al
- respekto de spirita libereco kaj kreiveco de ĉiu individuo kaj al kreskigo de toleremo pri individua diverseco
- progresigo de la socia egaleco, homa interagado kaj solidareco
- ekologia sinteno al la medio kaj mastrumado.
Pro Esperarto konsideras ke en internacia agado neŭtrala internacia lingvo esperanto estas grava komunikilo.

Tial kono, lernado kaj uzo de Esperanto estas esenca parto de la celo de la societo.
Fundamento por la agado de Pro Esperarto estas serĉo de tia kultivado de la koro, en kiu individuaj kaj tuthomaraj valoroj kuniĝas.
Certe ĉiu homo estas artisto de la arto esperi. La vera senco de la nocio esperarto estas pli spirita procezo ol iu preta materia artaĵo. Kompreneble ni volas plibonigi la mondon. Pro Esperarto aranĝas laurimede internaciajn kursojn, seminariojn, kunvenojn kaj alian agadon dum kiuj oni praktikas esperarto nomatan, antropo-ekologian arton, en kiu naturo, homoj kaj kulturo formas unu tuton. La problemojn de nia tempo oni povas kristaligi en la esprimo “la malsano de la socia organismo”.
Kuracilon al ĉi tiu malsano de la socia organismo esperartisto serĉas en tia “kultivado de la koro” en kiu universalaj kaj individuaj valoroj unuiĝas. Ĉi tiu kono estas la esenca krea povo en la laboro en kiu esperarto rolante kiel unu organo volas servi resanigante al la mondo. Pro tio ni devas komenci de ni mem. Tial la kultivado de la koro gravegas en la arto esperi.
Pro Esperarto ry.
Erkontie 24 C 11. 16300 ORIMATTILA,
Pliajn informojn pri Pro Esperarto r.a. donas Börje Eriksson,
040 7793 487;
esperartoPois@phPoisnet.fi
Forprenu "Pois" el la adreso!.
Projekto por estonteco
Laste modifita: 2009-11-10 Börje Eriksson